Континуирани простор за сучељавање мишљења
Kontinuirani prostor za sučeljavanje mišljenja
A véleményszembesítésnek szentelt kontinuális tér
16.08.2016.

Migrantoj en la mondo: Duonon plu dum tri jaroj

Migrantoj en la mondo: Duonon plu dum tri jaroj

Migrantoj en la mondo: Duonon plu dum tri jaroj
* Milionoj da delokiĝantaj personoj * Fondita por nur tri jaroj * Homoj fuĝas pro milito, tiraneco, perforto * Pinto de la ondo * Migrantaj infanoj * Olimpikoj: Teamo da rifuĝintaj sportistoj * Dadaab, la plej granda monda tendaro/centro de rifuĝintoj *
Đ. Dragojlović (Poseban prostor) Komence de la sesdekaj jaroj de la Dudeka jarcento Tibor Sekelj gvidis sian ekspedicion „La karavano de amikeco tra Afriko”. Ili travojaĝis nur kvinonon de la planitaj landoj (pro limigitaj financoj), nur en la orienta parto de la kontinento. Ni sendube povas konstati ke hodiaŭ tia ekspedicio estus neebla, ĉar pluraj partoj de la itinero estas nealireblaj, pro sekurecaj kaŭzoj. Kaj tio validas ankaŭ al pluraj (en ekspedicio komence planitaj) landoj de ekzemple meza aŭ okcidenta parto de la kontinento. Tiun vojon, pro la samaj kialoj – nesekuraj cirkonstancoj – forlasis ankaŭ la organizantoj de la (iama) Paris-Dakar Rally, kiu ekde 2009-a jaro translokigis sin al Sud-Ameriko, ŝanĝante samtempe sian titolon al Dacar Rally.
Mia temo verdire estas la fenomeno de migrantoj(1) kies amasoj jam kelkajn jarojn direktiĝas al Eŭropo, sed mi alfrontis ĝin pere de Afriko. Unue, ĉar amaso da migrantoj atingas la sudajn partojn de Eŭropo ĝuste el Afriko, vojaĝante per ŝip(et)oj trans la Mediteraneo. Kaj due, ĉar ne malmultaj de tiuj migrantoj devenas ĝuste el afrikaj landoj kiujn siatempe Sekelj kaj liaj amikoj traveturis ne zorgante pri eblaj politikaj aŭ aliaj danĝeroj.
Evidente, la cirkonstancoj ŝanĝiĝis, ne nur tie, sed ankaŭ en Proksima Oriento, kaj Eŭropo alfrontis la ĝis nun nesentite grandan ondon da enmigrantindoj...
Fenomeno de migrado entute ne estas nova, sed momente nin interesigas la aktualaj okazaĵoj, kiuj sendube influos la politikajn cirkonstancojn ne nur en nia ĉirkaŭaĵo, en Eŭropo kaj Proksima Oriento, sed eble eĉ mondskale.
Milionoj da delokiĝintaj personoj
Laŭ la informoj el la ĉijara raporto de UNHCR(2), publikigita la 20-an de junio, en 2015-a jaro en la mondo estis 65,3 milionoj da devigite delokiĝintaj personoj(3). Se ili partoprenus al la sama nacio, laŭnombre ĝi estus la 21-a en la mondo! Aŭ, se oni volas aliel: ĉiu 113-a persono en la mondo (0,891 da percentoj) apartenas al tiu kategorio. Dum du jaroj, la nombro kreskis de iom pli ol 50 milionoj en 2013-a kaj 59,5 milionoj en 2014, ĝis la jam menciitaj 65,3 milionoj en 2015-a. Alivorte, la nombro de la migrantoj en la mondo dum tri jaroj estiĝis duonon pri granda.
Laŭ la datumoj el la menciita eldonaĵo, inter la 1996-a kaj 2012-a jaroj la nombro de devigite delokiĝintaj personoj estis pli-malpli je la sama nivelo, inter 35 kaj 45 da milionoj. Kompare kun la tiama loĝantaro de la mondo, tio estis inter 0,601 percento (1996) kaj 0,676 percentoj (2002), dum ĝi estis 0,635 percentoj en la 2012-a, lasta jaro antaŭ la granda kresko de la nombro de rifuĝintoj.
Jam en 2013-a la percenta nombro de devigite delokiĝintaj kreskis al 0,698, kaj jaron poste al 0,821 percentoj, kaj plue kreskas, kiel mi jam menciis. Se oni demandas kial, sufiĉas eble rememorigi al kelkaj aferoj kiuj okazis ĝuste antaŭ tiuj jaroj. La unua estas la interna milito en Sirio, kun ĉiuj siaj nekredeble komplikaj flankoj, la dua mort(ig)o de Muamer Gadafi, en oktobro 2011-a, kun ĉio kio poste okazis (kaj ankoraŭ okazas) en Libio, dum la tria estas la formigo de kaliflando, en marto 2013-a, sur teritorioj de Irako kaj Sirio. Se ne sufiĉas, eblas listigi pluen...
Ho, jes... Ĉu eblas en tiuj, laŭ la unua vidpunkto tute disaj historiaj momentoj, rekoni iajn kunigantajn liniojn, interesojn kiuj jen interligas, dum en la sekva momento disigas, turnigas kaj miksas la rilatojn de la menciitaj flankoj, okazaĵoj, nomu ilin kiel vi volas?
Fondita por nur tri jaroj
Preskaŭ parenteze ni transigas la informon kiu bone klarigas, aŭ, eble estas pli bone diri priskribas la problemon de rifuĝintoj. Se ne temus pri tiel serioza afero, la informo estintus ridinda: UNHCR, United Nations High Commissioner for Refugees, estis siatempe, en 1950-a jaro, do antaŭ jam sesdek kvin jaroj, fondita kun mandato por tri jaroj! Kun iom pli ol tridek oficistoj, kaj buĝeto de kelkcent mil dolaroj... Hodiaŭ, nur en ĝia centro laboras preskaŭ mil personoj, dise tra la mondo ankoraŭ pli ol kvin mil, la buĝeto kreskis al milionoj da dolaroj.
De la tuta nombro da personoj pri kiuj la organizaĵo zorgas, 65,3 da milionoj, 21,3 da milionoj estas rifuĝintoj. Inter ili, 16,1 miliono estas sub mandato de UNHCR, dum 5,2 miliono da palestinaj rifuĝintoj estas sub mandato de alia organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.
La plej granda parto estas la interne dislokigitaj personoj, do tiuj kiuj pro diversaj kaŭzoj ne povas vivi en siaj urboj/vilaĝoj, sed vivas sur teritorio de sia lando. Kaj la plej malgranda grupo, 3,2 miliono da personoj, estas tiuj kiuj serĉas azilon.
Inter la rezultojn de la organizaĵo oni certe povas kalkuli la repatrigon de iom pli ol ducent mil, precize 201.400 rifuĝintojn, kiuj en 2014-a jaro returniĝis al siaj landoj.
Plej multaj revenis en Afganio, entute 61.400 personoj, en Sudanon 39.500, en Somalion 32.300 kaj 21.600 en Centrafrikan Respublikon.
Homoj fuĝas pro milito, tiraneco, perforto
Ekzistas, memkompreneble, ankaŭ aliaj cirkonstancoj en certaj partoj de la mondo, kiuj
malebligas normalan ĉiutagan vivon, pelante, devigante homojn serĉi aliajn, pli bonajn vivkondiĉojn. Preskaŭ senescepte, homoj fuĝas alilanden pro milito, tiraneco, perforto, persekuto... Tiel okazas, kiel ni vidis, ke multaj homoj serĉas sekuran, pli bonan lokon por siaj familioj kaj si mem. Laŭ la raporto de Eŭropa Azilon Subtenanta Ofico(4) (EASO), en eŭropaj landoj en 2015-a jaro 1,4 miliono da homoj petis azilon. Triono da petoj estis transdonita en Germanio, kaj la tuta nombro da azil-postuloj estis la plej granda ek de 2008-a jaro, kiam oni komencis noti tiujn informojn. Kaj, ĉu surprize aspektas la informo, ke la plej grandan nombron da petoj transdonis la homoj devenantaj el Sirio kaj Afganio?
Se ni jam menciis tiujn du landojn, jen alia informo: proksimume 49 pocentoj de tiuj kiuj atingis Eŭropon trans Mediteraneo, devenas el Sirio, dum 21 pocentoj el Afganio. Hazarda kongruo, koincido? Estus miraklo, se estus tiel...
Kaj per tio ne finiĝas la detaloj kiuj ligas tiujn du landojn. Pli ol duono de ĉiuj rifuĝintoj en la mondo, pli precize 54 percentoj, devenas el nur tri landoj: Sirio (4,9 milionoj da homoj), Afganio (2,7) kaj Somalio (1,1 miliono).
Pasintjare proksimume unu miliono da homoj atingis Eŭropon transirinte la maron. Pli-malpli, okdekpocento da ili atingis Greklandon, la plej granda parto la insulon Lezbos. Laŭ la sciigoj de UNHCR, la pli granda nombro da ili, ĉirkaŭ 844.000, ekiris el Turkio, dum aliaj, iom pli ol 150.000, el Libio trans la maro atingis Italion. Komparu tion kun la numero el la 2014-a jaro, kiam trans la maro Eŭropon atingis 216.000 personoj. Kaj la plej nova nombro: dum la 2016-a jaro, ĝis aŭgusto, trans la Mediteraneo Eŭropon atingis iom pli ol cent mil personoj.
Kiel ni vidas, eĉ se iom eble malpliiĝas, la ondo da migrantoj al la Eŭropo ne haltas.
Pinto de la ondo
Sed, kvankam apero de tiuj migrantoj defiis multajn, foje interesajn, eĉ nepravigeblajn reakciojn, la plejparto de eŭropaj loĝantoj simple ne komprenas ke tio estas nur pinto de la ondo, ke la ŝajne tiom granda nombro da migrantoj reale estas nur kvinono de unu percento de la eŭropa loĝantaro. Aŭ, skribante per ciferoj: 0,2 percentoj.
Ĉu valoris pro tio konstrui tiujn barierojn ĉe pluraj eŭropaj landlimoj, drat-barilojn? Precipe se oni scias ke la celoj de la migrantoj entute ne estis la landoj kiuj gardis sin per ili, tiujn landojn la migrantoj simple transiris, kaj transiras, se hazarde sukcesas eniri ilin.
Tiuj demandoj rememorigas nin al iuj aliaj situacioj kaj tempoj, de antaŭ kelkaj jardekoj... Kion oni devis fari en 1968-a jaro? Fermi la limojn kun Hungario kaj ne permesi transiron al homoj kiuj deziris forlasi la landon? Ne estas tio sola situacio kiu provokas demandojn. Jen la ekzemplo de alia lando... Ĉu dum la Dua Mondmilito la aliancanoj eraris, zorgante pri centmiloj da Poloj, aŭ ili simple devis forgesi kaj forlasi ilin? La respondoj estas klaraj, nur ŝajnas ke iuj ne rememoris siajn humanajn devojn.
Aŭ, rigardante pli larĝe: Eŭropo ĉiam malpli kapablas rigardi sin en spegulo – ĝi mortus
timiĝinta vidante homofobian, nacionalisman, malamikan fantomon, reaperanton en kiun ĝi transformiĝas.(5)
Migrantaj infanoj
Iom pli ol duono de la rifuĝintoj estas infanoj kiuj ankoraŭ ne havas 18 jarojn, aperigis en sia jara raporto UNHCR. Pli precize, 51 pocento de la migrantoj estas junuloj, laŭ la informoj por la jaro 2015-a. Ses jarojn antaŭe, en 2009-a, tiu percentaĵo estis nur 41, same kiel en la jaro 2014-a.
Laŭ la sama raporto, en pasinta jaro proksimume 96 miloj da infanoj estis survoje al Eŭropo solaj, sen akompano de iu el inter la gepatroj, aŭ iu alia, plenkreska persono. Nur unu jaron antaŭe, proksimume kvarfoje malpli da infanoj vojaĝis solaj.
Similaj estas la informoj kiujn publikigis la germana Statistika instituto. Pasintjare el aliaj landoj en Germanion eniris pli ol 42.300 malplenaĝaj junuloj sen akompano de plenkreskulo. Kompare kun la 2014-a jaro, tio estas pligrandigo de proksimume 11.600 infanoj vojaĝantaj sen akompananto en tiu jaro; alivorte, la nombro dum unu jaro kreskis (saltis?) je eĉ 30.700 infanoj.
Laŭ la oficialaj informoj, prezentas la tagĵurnalo Politika(6), fine de julio ĉi jare en Serbio estis proksimume 3.500 migrantoj, inter kiuj iom pli od 800 infanoj. Al la Eŭropo sen gepatroj veturis sepdeko da ili. Proksimume, ĉiu deka migranta infano vojaĝas sola, sen akompano de iu de siaj gepatroj.
„Serbio estas lando kiun ili traveturas, tiel ke ni havas tre malmulte da tempo por akiri ilian konfidon. Granda obstaklo estas ankaŭ la lingvo. La infanoj pli pretas fidi al kontrabandistoj kiuj parolas ilian lingvon, ol al nia policisto aŭ socia laboristo”, rakontas direktoro de la beograda Centro por protekto kaj helpo al azil-petantoj, Radoš Đurović.
Pri la infanoj survoje al aliaj landoj de Eŭropo en Beograd zorgas ankaŭ la Instituto por eduko de infanoj kaj junuloj, kiu dum lastaj ses jaroj gastigis proksimume sescent infanojn. Preskaŭ ĉiuj estis knaboj, knabinoj estis raraj.
„Knaboj ekvojaĝas ankaŭ solaj, sed tio ne estas situacio kun knabinoj. Ĉe ni knabinoj aperas
nur se dum la vojaĝo pro iu kaŭzo ili disiĝas de siaj gepatroj”, klarigas Dragan Rolović, direktoro de la Instituto, en artikolo kiun publikigis Politika.
Olimpikoj: Teamo da rifuĝintaj sportistoj
Dek junaj viroj kaj virinoj kiuj eskapis el siaj landoj serĉante protekton. Dek talentaj sportistoj kiuj neniam rezignas. Tiun ĉi aŭguston la unuan fojon Olimpika Teamo da Rifuĝintoj partoprenos la Somerajn Ludojn en 2016-a en Rio-de-Ĵanejro, legis ni sur interneta paĝo de UNHCR(7).
Ilia partopreno estas rekono al la kuraĝo kaj persisto de ĉiuj rifuĝintoj.
Ek de la komenco de modernaj Olimpikoj, en 1896-a, dum someraj kaj vintraj olimpikaj ludoj pli ol 200 naciaj teamoj konkuris por la gloro. Nun la unuan fojon konkurencis ankaŭ la teamo da rifuĝintoj: dek sportistoj el kvar landoj, Sudano, Etiopio, Kongo kaj Sirio reprezentos la Olimpikan Teamon da Rifuĝintoj. Inter ili estis po du naĝistoj kaj ĵudistoj, unu maratonisto kaj kvin mez-distancaj vetkuristoj.
En la anonco de ilia partopreno oni konstatas ke tiuj sportistoj simbolas la kuraĝon kaj
persiston de ĉiuj rifuĝintoj, en la momento kiam la nombro da personoj dislokitaj pro perforto kaj persekutado estas la plej granda ek de la Dua Mondmilito.
„Estis por mi nekompreneble, kiel naĝistino morti en la akvo, kiun mi la plej bone konas”, rakontis la plej juna membrino de la olimpika grupo, Jusra Mardini, kiu trans Mediteraneo el Sirio fuĝis en kontrabandista boato.
„Mi devis ridi. Apud mi estis sesjara knabo kiu ne devis kompreni kiel proksime ni estis al la morto”, rememoras ŝi.(8)
Dadaab, la plej granda monda tendaro/centro de rifuĝintoj
Por la eŭropanoj la problemo de rifuĝintoj komencis esti „videbla” en la momento kiam ili amase aperis antaŭ iliaj limoj, urboj, stratoj... Memkompreneble, ĉar homoj okupiĝas pri aferoj kiuj ilin rekte, persone tiklas, dum pri aliaj kutime ne zorgas, eĉ se preskaŭ ĉiutage informiĝas pri ili.
Bona ekzemplo estas la sorto de rifuĝintoj... Ĝis kiam ili, malgraŭ la fakto ke de tago al tago ilia nombro esence kreskis, restis ie ekster Eŭropo, nin ne multe tuŝis ilia sorto. Zorgis pri tio la envolvitaj landoj, internaciaj organizaĵoj, niaj registaroj, se necese. Sed, se ili aperas antaŭ niaj pordoj, tio jam estas alia demando!
Tiel povas okazi ke ni kutime nenion scias pri la rifuĝintoj en Afriko, ekzemple, kie – ankoraŭ – funkcias la plej granda rifuĝinta tendaro/centro en la mondo. Dadaab, en la nordo de Kenjo, siatempe estis planita por akcepto de 90.000 personoj. Nun en ĝiaj jam kvin partoj vivas proksimume 400.000 personoj, plejparte el Somalio.
Ĉu vi ion sciis pri ĝi? En la mediaj novaĵoj ĝi el nekonateco aperis kiam, komence de junio, la kenja registaro subite anoncis ĝian malfermon, paralele kun malfermo de alia centro, Kakuma, kaj translokigon de proksimume 600.000 rifuĝintoj en aliajn landojn, Somalion, Sudan Sudanon...
„La provizora situo ŝanĝita estis en daŭran staton”, diris la prezidanto de Kenjo, Uhuru Keniata, aludante al la fakto ke la rifuĝintaj centroj ekzistas jam pli ol 25 jarojn.
Protestis la Ĝenerala sekretario de UN, la Eŭropa Unio, multaj internaciaj organizaĵoj,
aludante ke Kenjo (kaj, cetere, pluraj aliaj afrikaj landoj), akrigas la situacion, en la momento
de la plej granda migranta krizo post la Dua mondmilito.
Kenjo samtempe substrekas, ke en tiuj kampoj dense kreskas la islama ekstremismo, menciante ke du teroristaj atakoj en la lando, en 2013-a kaj 2015-a jaro, kun pli ol 250 viktimoj, estis konceptitaj en Dadaab.
Klarigoj:
(1) migranto: en la teksto aperas ankaŭ aliaj, proksimaj aŭ samsignifaj vortoj/esprimoj (vidu la numeron 3), ekzemple rifuĝinto
(2) United Nations High Commissioner for Refugees (Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj): Global Trends – Forced Displacement in 2015 (Globalaj trendoj –Devigitaj delokiĝoj en 2015.), http://www.unhcr.org/576408cd7.pdf
(3) devige deloĝiginta persono: esprimo, uzanta en la menciita dokumento de UNHCR, kovranta ĉiujn formojn de rifuĝintoj
(4) EASO; Eŭropean Asylum Support Office https://www.easo.europa.eu/
(5) Aleš Špeger: Život u koferima (Vivo en valizoj), Politika, kultura aldono, 15-a de aŭgusto 2015.
(6) Među decom migrantima svako deseto putuje bez pratnje roditelja (Inter la migrantaj infanoj, ĉiu deka vojaĝas sen akompano de gepatroj), Politika, 6-a de aŭgusto 2016-a
(7) http://www.unhcr.org/en-us/rio-2016-refugee-olympic-team.html
(8) http://rominfomedia.rs/prvi-put-u-istoriji-olimpijskih-igara-takmici-se-tim-obelezen-kao-izbeglice/