Festmarko de Tibor-datreveno
Cultura
piše: Đorđe Dragojlović   

Finfine! Post longaj interparoloj kun la urba gvidantaro, en lastaj tagoj de novembro ni sukcesis interkonsenti kun la urbestro de Subotica, sinjoro Saša Vučinić: en majo 2012 Subotica digne rememoros sian elstaran loĝinton, honoran civitanon, verkiston, mondvojaĝanton, kiel, modeste, staras sur lia tomboŝtono - Tibor Sekelj.

tibor01-22La urbo en kiu li travivis la lastajn jarojn de sia vivo, preskaŭ ĝian kvaronon, la urbo kiu - jaron antaŭ lia forpaso - distingis lin per premio por viv-verko, en majo 2012 markos la centjaran datrevenon de lia naskiĝo.

Mia unua celo ne estas skribi pri Tibor, precipe ne pri la bone konatajn faktojn. Al unu mi tamen devas aludi: li naskiĝis en februaro, kaj oni prave povus demandi, kial do la omaĝo al naskiĝ-datreveno okazos en majo? Estas du, forte ligitaj kialoj. Unue, la 18-a de majo estas la Monda Tago de Muzeoj, kaj, Tibor inter 1972 kaj 1976 estis direktoro de la Urba Muzeo en Subotica. Tiujn faktojn ni konsideris kiam, ekde la unua momento, la manifestaĵon planis organizi inter la 18-a (vendredo) kaj 20-a (dimanĉo) de majo 2012.

Por ne paroli pri la nekontestebla fakto ke Subotica, kutime, pli belas en majo, ol en februaro...

tibordomo-1Do, jen la unuaj, ankoraŭ ne kompletaj informoj pri la manifestaĵo. Ĝia kerno estos, laŭ nuna, provizora titolo, Ronda tablo pri la vivo kaj verko de Tibor Sekelj, kun proksimume 25 ĝis 30 invititaj partoprenontoj, kies referaĵoj, eseoj, estos prezentitaj en kelkaj sekcioj. Antaŭvidite estas ke, pere de interreto, la tuta programo de la Ronda Tablo estu videbla dise tra la mondo. Eĉ plie: ĉiu kiu volos, povos, pere de skajpo, partopreni la diskuton... En du lingvoj, nur, ĉar la tuta sesio iros en du (aŭ ni diru tri?) lingvoj: serba kaj/aŭ kroata, kaj Esperanto. Kun simultana traduko, memkompreneble.

Ho, jes: la plenajn tekstojn de referaĵoj kaj la diskuton ni planas eldoni libroforme.

Kvankam ni ankoraŭ antaŭ la Novjaro invitos la eventualajn partoprenontojn, ni petas ĉiujn kiuj povas valore kontribui al la temo(j) de la Ronda Tablo, tiujn pri kiuj ni ne havas informojn, ne hezitu, sed tuj kontaktu la ĉeforganizanton - la kontakt-adresojn vi trovos je la fino de ĉi teksto.

Ĉirkaŭ la Ronda Tablo okazos pluraj aliaj programoj, kies parto, memkompreneble, precipe estos destinita al la Suboticanoj, unuavice junaj. Ĉar ili, post ĉio kio okazis ĉirkaŭ ni en lastaj du jardekoj, tro malmulte scias pri Tibor... Paradokse, ĝuste Tibor mem estas la kontraŭo de ĉio tio. Do, antaŭvidita estas inaŭguro de memortabulo sur la domo en kiu Tibor vivis, literatura matineo dediĉita al liaj verkoj, prezento de libro „Similecoj kaj diversecoj", kun diversspecaj tekstoj pti Tibor kaj liaj verkoj, kolektoj (Marjorie Boulton, Teresa Nemere, Ĉen Juan, Milovan Miković kaj aliaj), nova - viva - prezento de komponaĵo de Szőllősi Vágó László, Barbarica Concertante, komponita por 14 instrumentoj el la kolekto de Tibor, instrumentoj el disaj partoj de la mondo, samtempe ĝia diska eldono, ekspozicio de libroj verkitaj far Tibor, spicita kun pluraj dokumentoj kaj (se ni sukcesos) ĝis nun nekonataj paperoj kaj verkoj, prezento de wikipediaj paĝoj pri Tibor... Kaj nun ni mencias la parton pri kio ni povas doni eĉ malpli da detaloj, ekzemple, programoj kiujn preparos la Urba Muzeo, eventuala revuo de liaj dokument- kaj vojaĝpriskribaj filmoj - kaj, ni supozas (ĉar la ideoj kaj interparoloj ankoraŭ pulsas), la listo ne estas finita.

Momente, pli-malpli, tiel staras la aferoj. Ni, kun bedaŭro mi devas konstati, perdis minimume tri monatojn (la interparoloj kun la urbaj gvidantoj komenciĝis frue printempe, kaj niaflanke ni povis interkonesnti jam dum la somero), sed kion fari: tiun tempon ni ne povas rericevi, restas nur ke ni plirapidigu la preparojn...

tibortombo-1Ni supozas ke proksimume en februaro ni povos publikigi la precizan programon de la tuta manifestaĵo. Intertempe, ni petas ĉiujn ke la informojn el tiu ĉi artikolo, aŭ ĝin komplete, komatigu al la esperantista publiko, je ĉia ebla maniero. Tial ni tuj deklaras, ke la artikolo estas komplete publika, kaj iu ajna persono povas ĝin kopii kaj reaperigi, en taŭga formo, kompreneble, kaj ne ŝanĝante ĝian esencon.

Kaj fine, jen la promesitaj kontakt-adresoj: Ova adresa el. pošte zaštićena je od spam napada, treba omogućiti JavaSkript da biste je videli ; Ova adresa el. pošte zaštićena je od spam napada, treba omogućiti JavaSkript da biste je videli ; skajpo: georgius.dragojlovic; ipernity: www.ipernity.com/home/205558; twitter: @suwineknight

Komentari
Dodaj Novi Pretraga
Dodaj komentar
Ime:
Email:
 
Websajt:
Naslov:
UBBCode:
[b] [i] [u] [url] [quote] [code] [img] 
 
:angry::0:confused::cheer:B):evil::silly::dry::lol::kiss::D:pinch:
:(:shock::X:side::):P:unsure::woohoo::huh::whistle:;):s
:!::?::idea::arrow:
Morate navesti anti-spam kod koji stoji na slici.
 

3.26 Copyright (C) 2008 Compojoom.com / Copyright (C) 2007 Alain Georgette / Copyright (C) 2006 Frantisek Hliva. All rights reserved."

 

Interview

News image

levi - box1

Feuilleton

News image

Gradovi

News image

levi - box2

Custom HTML advanced (JTricks.com)

Najnovije

Gledajte, ljudi Sulejmana...

Da ne bude zabune, svako je vlastan da ...



Лихт: Спречавање имиграције било би пропаст Европе

Сви који имају трајно пребивалиште на територији једне ...



Declaració de Subotica per a la preservació del teixit històric de la ciutat

Doctora en Arquitectura/Historiadora de l'Art, Subotica, aviktorija@hotmail.com/ ...



The Subotica Declaration for Preserving Urban Historic Fabric

Subotica (Szabadka in Hungárián) maintains a rich Art ...



Diurnarius

Story

News image

Tiha noć, sveta noć

** Božićna pesma Tiha noć, sveta noć, koju na božićnoj ponoćnoj misi pevaju stotine miliona vernika u svetu, proslav...



News image

Subotica na markama

** Predstavljanje neke zemlje, kraja ili grada, ili bilo kakve znamenitosti na poštanskim markama djelatnost je kojom...



News image

Szüreti szabályok

Elmúlt a szüret ideje - ha csak valaki nem hagyta meg a fürtöket, a téli fagyokra várva, hogy ízes jeges bort kés...



News image

A kertészsor sor(s)a

Kertészettel foglalkozott az ottani lakósság, ezért is kapta a Kertészsor nevet az a házsor ami közvetlen a keleb...



Relax

News image

Hatékonyság

Egy állítólag közismert anekdota szerint egy menedzser, aki valami közbejött elfoglaltság miatt nem tudott elmenn...



News image

E, to kod nas ne može

Dogodilo se, čitam, pre nekoliko dana, na radost (pojedinih) francuskih medija, koji nisu odoleli da ispale pokoj...



News image

A helyes táplálkozásról

Mi már régen tudjuk, hogy a LIBATÖPÖRTYŰ növényi eredetű étel, - hiszen ki látott még húsevő libát?! De ilyen szé...



News image

Policajac kaznio policajca - samog sebe

Prema jednom od navodnih pravila koja određuju koja je vest zanimljiva za medije, a koja nije, ne predst...




© 2009. DIURNARIUS
Impressum

JoomlaWatch Stats 1.2.7 by Matej Koval