Континуирани простор за сучељавање мишљења
Kontinuirani prostor za sučeljavanje mišljenja
A véleményszembesítésnek szentelt kontinuális tér
24.02.2014.

Homojn! – La forgesita poeziaĵo

Homojn! – La forgesita poeziaĵo

Homojn! – La forgesita poeziaĵo

Nekonata poemo de Tibor Sekelj: apud la ĝis nun konataj ok, el la malhelo de la pasinto aperis la naŭa, ĝis nun nekonata poemo de Tibor Sekelj, forgesita ŝajne eĉ de li mem, ĉar ĝi post la unua fojo neniam plu estis publikigita, kaj li, laŭ nia scio, neniam menciis ĝin

Đorđe Dragojlović (Cultura) En sia eseo „Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio” (premiita je Belartaj Konkursoj 2013, publikigita en „Belarta rikolto, Mondial, New York, 2013, p. 64-82) Dimitrije Janičić konstatas pri Tibor Sekelj: … li estis mondcivitano, kaj pri li kiel ‘sia’ povus paroli kaj verki esperantistoj de multaj landoj. Vere estas tiel, kaj entute ne gravas la kriterioj pro kiuj lin „si-igas” iu ajn. Jen nur kelkaj ekzemploj.

La hungaroj konsideras lin hungara verkisto, jam pro lia hungara deveno, malgraŭ la fakto ke ĝi estas ornamita per aliaj ligoj, kio en meza Eŭropo entute ne estas miraklo. Kaj malgraŭ la fakto ke Tibor Sekelj ne verkis (krom ĵurnalaj artikoloj) en la hungara lingvo. Rigardu pri tio la retejon http://hu.wikipedia.org/wiki/Magyar_költők,_írók_listája_(S–Zs). En la libreto „Tibor Sekelj – Drugi ljudi i krajevi” (Tibor Sekelj – aliaj homoj kaj landoj, Zagreb, 2012), Aleksandra Sanja Lazarević en samtitola teksto skribas: Svojim djelom Tibor Sekelj ugradio se i u hrvatsku kulturu, napose u onaj njezin segment što ga poznajemo i klasificiramo kao neeuropsku etnologiju i kulturnu antropologiju (Per sia verko Tibor Sekelj enkorpiĝis en kroatan kulturon, aparte en tiun ĝian segmenton kiun ni rekonas kaj klasifikas kiel ne-eŭropan etnologion kaj kulturan antropologion). Krome, en „Kroatia Esperanta poemaro” (redaktis Lucija Borčić, Zagreb, 1991), aperis sep poeziaĵoj de Sekelj, kio, evidente, signifas ke la redaktantino konsideris verkojn de Tibor kiel parton de – kaj kroatia, kaj esperanta –  literaturoj. 

Dimitrije Janičić en la jam menciita eseo konsideras ke verkoj de Tibor Sekelj apartenas al la serbia originala esperanta literaturo. Kaj, eĉ se por iu nun jam povas aspekti kiel kuriozaĵo, Sekelj sendube apartenas ankaŭ al la kulturo kiun ni konis kiel jugoslavan; jen lia, ŝajne la plej konata, poemo, „Mi vizitas mian farmon”, en la kolekto „Reeĥoj, jugoslavia poemaro” (redaktis Marinko Gjivoje, La Laguna, 1961).

Kiel ni vidas, Sekelj, pli precize, liaj verkoj, povas aparteni al kulturo en kies lingvo li neniam verkis, al kulturo iam ekzistanta... Li, sen ia ajn dubo, estas parto de kulturoj en kies lingvoj li verkis. Kaj, laŭ lia persona atesto, en pluraj intervjuoj, ekzemple, verkis nur en tri lingvoj: hispana, esperanta, kaj serbkroata. La lasta estas speciala kazo, kaj ni nun neniel povas konjekti kiel Sekelj nomus ĝin: lasu ni do tiun hazardon – finfine, ni jam vidis ke Sekelj apartenas kaj al la serba, kaj al la kroata literaturo.

Pri la esperanta supozeble estas nenia dubo. Sekelj certe apartenas ankaŭ al la hispana (pli bone: hispanlingva) literaturo, ĉar plurajn verkojn aperigis en tiu lingvo. Kaj apartenas ankaŭ al la argentina literaturo, ĉar en tiu lando ne nur vivis dum dek jaroj, sed tie publikigis plurajn siajn verkojn. Serĉu la retejon http://es.wikipedia.org/wiki/Categoría:Escritores_de_Argentina kaj en la serĉilo (Buscar) enskribu Sekelj…

La listo ne estas kompleta, ĝi nur ilustris la tezon ke Sekelj kaj lia verko apartenas al multaj landoj kaj kulturoj. Kaj, kion pri tio dirus Sekelj mem? Verŝajne nenion, li kun kompleza rideto (Mi vizitas mian farmon) akceptus ĉion.

Tamen, por literatur-historio estas interesa la demando kiam kaj en kiu lingvo komencis Sekelj literaturumi? Dum longa tempo ni kredis ke Sekelj la literaturon eniris ĝuste pere de hispana lingvo, en 1944-a jaro, kiam en Buenos Aires aperis du liaj libroj: „Cuentos de hadas yugoeslavos” (traduko de la libro „Jugoslovenske narodne pripovetke prepričane za decu Južne Amerike”), kaj la verko kiu famigis lin, la „Tempestad sobre el Aconcagua” („Tempesto super Akonkagvo”).

Tian opinion subtenis ankaŭ la listoj de liaj verkoj, kiujn mem Sekelj kompilis kaj aperigis kiel aldonon en kelkaj liaj libroj, aŭ artikoloj. Ekzemple, kiel aldono al la artikolo „Salono de T. Sekelj” (Eva Benická, „Esperantisto Slovaka”, 1/1987) aperis „Bibliografio de Tibor Sekelj”, kies punktoj 01. kaj 02. estas ĝuste la menciitaj du hispanlingvaj libroj. Same tiuj du libroj estas menciitaj kiel la unuaj en la „Bibliografio“ aperiĝinta kiel aldono al la libro „Mondo de travivaĵoj“ (Pizo, 1981). Tiel estis foje ankaŭ post la forpaso de Tibor Sekelj, ekzemple en listo „Libroj de Tibor Sekelj“, en aldono al la libro „Ĝambo Rafiki“ (Pisa, 1991).

Laŭ mia scio, ĝis nun neniu esploris kion Tibor Sekelj aperigis en gazetoj kun kiuj kunlaboris antaŭ forvojaĝo al Argentino: eble ankaŭ tie kuŝas iu literaturaĵo (aldone ni publikigas, la unuan fojon, kopion de lia ĵurnalista legitimilo el 1937, kiam li estis zagreba kunlaboranto de beograda revuo „Sad i nekad“ /Nun kaj iam/). Alia spuro pri lia eventuale pli frua literatura verko troviĝas  en la biografia eseo de Spomenka Štimec, „Tibor Sekelj -- pioniro de la dua jarcento” (Wien, 1989). En tiu teksto ŝi mencias ke Tibor, en iu letero al amiko Josip Velebit, sendis ankaŭ poemon, el kiu sentiĝas nostalgio al Zagreb. Bedaŭrinde, la heredaĵo de Velebit estas disigita je kelkaj partoj, je malsamaj lokoj, kaj momente malfacile alirebla, tiel ke ni nek scias la daton de tiu letero, nek en kiu lingvo Sekelj verkis la poemon (esperante, eble, sed tio povas esti nur supozo).

Antaŭ kelkaj monatoj mia amiko Roberto Sartor el Mendoza (Argentina) informis min ke li trovis libreton eldonitan en 1943-a jaro en Buenos Aires: „La gaŭĉo Dipi“, sur kies kovrilo ni legas – Elhispanigis TISEK. Sendube Tibor Sekelj, ĉar la libreton eldonis „Progreso“, eldonejo kies posedanto, Angel Corral, estis titutempe jam bona amiko de Tibor. La rakonto pri la gaŭĉo estas interesa, sed pri ĝi ni skribos aparte.

Sed tio ne estas la unika verko kiu pruvas ke Sekelj la unuajn literaturaĵojn, ĉu tradukajn, ĉu originalajn, aperigis en esperanta lingvo. Fine de 2012 mi trovis aludon al traduko de iu poemo, farita de Sekelj, kaj aperinta en „La Suda Stelo“, en tridekaj jaroj. Dank' al helpo de Josip Pleadin, mi ricevis kopiojn de la paĝoj kun la tradukita poemo de Silvije Strahimir Kranjčević, „Eli! Eli! Lama azavtami?!“ (hebree: Dio mia! Dio mia! Kial vi forlasis min?!). Tiu bela traduko de Sekelj aperis en la numero 1/1939 de LSS, do, kelkajn monatojn antaŭ lia foriro al Sudameriko. Sekelj tiutempe jam ne estis komencanto, sed la majstreco de la traduko estas pensiga: ĉu ĝi vere estas la unua poezia (eĉ se traduka) verko lia, ĉu ie ne kuŝas eble aliaj, atendante ke iu trovu ilin? 

Kaj nun ni fine iru al la vera temo de tiu ĉi teksto, la forgesita poemo de Tibor Sekelj, „HOMOJN!“, pri kiu en julio 2013 informis min Roberto. Ĝi aperis en numero 162-164 de „Argentina Esperantisto“, aŭgusta-septembra numero el la jaro 1939, kiu ŝajne tamen aperis komence de novembro, ĉar en ĝi estas informoj pri okazintaĵoj el oktobro. Kiam ĝuste Tibor verkis tiun poemon, ne eblas scii; tamen, laŭ la temo, oni povas supozi, kiel skribis Roberto, ke tiu pesimisma pensado eble (naskiĝis) kiam li informiĝis pri la mondmilito. Do, eble en septembro 1939. Parenteze: Sekelj elŝipiĝis en Buenos Aires la 19-an de aŭgusto 1939, kaj la menciita numero de „Argentina Esperantisto” publikigis kelkajn informojn pri lia aktiveco en esperantistaj rondoj. Inter aliaj, ankaŭ la mallongan novaĵon (vidu la bildon) pri li kiel gasto dum te-kunveno de tieaj esperantistoj, jam la 10-an de septembro, nur tri semajnoj post la alveno!

Roberto Sartor, kiu trovis la forgesitan poemon en kolekto de malnovaj numeroj de „Argentina Esperantisto”, tuj starigis ankaŭ la demandon: Kiu havis la originalan tekston? Denove ni povas nur supozi, kaj la unua impreso estas ke ĝi verŝajne estas perdita, inter la paperoj kiujn Tibor en 1949-a lasis en Buenos Aires, kiam li por  duonjaro forvojaĝis al Eŭropo. Sed, en Buenos Aires li denove venis nur en 1978 –kaj li intertempe forgesis ke la poemo aperis, aliel, verŝajne, li iam (re)aperigus ĝin.

Finfine, ĉio ĉi montras ankaŭ ke Tibor jam en junaĝo okupiĝis pri poezio, ne nur, kiel ni pensis, en pli maturaj jaroj, post la mondmilito.

Kaj nun ni scias pri naŭ liaj poemoj, verkitaj dum periodo de tri kvaronoj de jarcento. La ĝis nun konatajn ok la unuan fojon kune, komplete, aperigis la revuo „Rukovet” (Subotica), en numero 1-4/2012, paralele en esperanta kaj serba lingvoj. La forgesintan naŭan nun, preskaŭ sepdek kvin jarojn post la aperigo en „Argentina Esperantisto”, prezentas la „Beograda Verda Stelo”.  

(Ni en „Diurnarius“ publikigas la tekston, kun malgrandaj ŝanĝoj, kiu unue aperis en „Beograda Verda Stelo“, numero 3/2013, septembro-decembro; rete nealirebla. Interkonsente kun ili, kompreneble.)